Web Analytics
Originala Poemoj
AFERO NOVA

Ekestas afero
Por la monda pac':
La lingvo de l' vero
De la homa ras'.

Disvoke tra l' mondo,
De l'urbo al vilaĝ',
De la mar' al monto
Kun granda kuraĝ'.

Ĝi korojn konkeras
En la tuta ter',
Sin homar' aferas
Pro sankta liber'.

Malbeno Babela
Sen help' eriĝas,
Esperanto bela
Sen help' grandiĝas.

Mallum' kaj progreso
Estas kontraŭdir'
Kaj la sinforgeso
Memvola martir'.

Kaj nur batalante
Por interkompren'
Kaj nur akceptante
Kun koro kaj pen'

La plurajn kolorojn
De la homa ras',
Kulturojn kaj morojn…
Estos venka pac'.

Venku l'afero
De granda polo,
Amiko senlima
De la popolo!

Aŭtoro: Estulano

© Ekde 2002
Web Analytics