Web Analytics
Originala Poemoj
PESETO NE KURAS

Iam viro rigadis fiksokule,
pro la pluvo formata, etan flakon;
samtempe, fumanta sian tabakon,
iranto sin haltas scivol’-emule.

Li petas: “Sinjoro, kion vi faras”?
-Peseto en la flakon certe iris
Kaj mi intencas gxuste gxin eltiri;
Ne kredu, sinjoro, ke mi eraras-,

“Sendube, sinjoro, vi agas prave,
Kvankam cxi valorajx’ al mi neniel
Perdigos l’oran tempon same kiel
Vi foruzas la vian erargrave.

“Nenien peseto iras cxitage”
-Jen pro tio mi gxin atendas tie! -.

Auxtoro: Estulano

© Ekde 2002
Web Analytics