Web Analytics
Originala Poemoj
MEDITADO

Ekde l’ eksistanta mondo
ĉiam estis tirani’,
lupe lupas la homidoj
kontraŭ la filoj de Di’.

Ĉu traktus pri roma tempo,
ĉu proksime de l’Egipt’
ĉu sub l’angla imperio
aŭ Filip’ de Hispani’.

Ĉiam singularaj viroj,
sin dirantaj filoj Diaj
traktis la homarfrataron
laŭ brutaro neracia.

Jen la barbara milito
en la koro de l’ Azi’,
falĉante milojn da vivoj
senkulpaj kaj sen motiv’.

Sed, petrolon volas Sam,
religiuloj la povon
kaj mortigas la popolon
sangoverŝe sen kompat’.

Jen en la olda Turki’
de fiulo homrabita
perfortigita knabin’
estis de l’patr’ mortigita.

Sed restas olivarbaroj
en la ĝardenoj de l’ Di’
dum distre Li preĝas tie
ĉi sube suferas ni.

Aŭtoro: L. Pelayo

© Ekde 2002
Web Analytics