Web Analytics
Originala Poemoj
KIEN NI IRAS?

Kien iras la homaro
sen respekti l’aliulon?
Ĉu la mon’ estas Diulo
aŭ regas nin Demonaro?

Estis milionoj da homoj
sen la pano bezontaga,
hodiaŭe la riĉoj agas
por grandigi tiun nombron.

Bezonas komsumsocio
malsatigi la homaron
por ke ĝuu la bankaro
gajnon tra la Terglobio.

Estas Akso de l’ Malbono
la landoj tro rebelemaj,
sin ne sentante donemaj
al aliul’ la petrolon.

Jam invadis Afganion,
kaj ĝin sekvis Iraklando,
kaj l’Iranan patrolandon
jam minacas Sama-Dio.

Kaj tremas Argentinio
minace de Di-Eŭropa,
ĉar Malvinojn gî provokas
sam kun arĝenta Artarktio.

Tri milionoj d’ akvotero
kiu naĝas sur petrolmaro,
jen la Europa Sanktularo
de la liberecinfero.

Pacon! kridas la popoloj:
Neniam la paco venos
dum pra’arbare ni sintenos
anstataŭ homarklopodojn

Aŭtoro: Estulano (2008)

© Ekde 2002
Web Analytics