Tradukitaj Poemoj
APUDMARA URBO DIE STADT AM MEER

Ĉe griza strando, ĉe griza maro
Kaj flanklokite estas la urbo;
Peze la nebul’ premas domaron
Kaj monotone zumas maro
Ĉirkaŭaĵe de la urbo.

Arbar’ ne susuras, maje flugas
Sen dolĉa pepado de la birdar’;
Kun bleko raŭka, en nokto aŭtuna
Nur preterflugas ansera ar’,
Ĉe l’ strando lulas la herbar’.

Do, mia kor’ ĉiam pendas je vi,
Vi, helgriza urbo ĉe la maro;
La ĉarmo de la juneco sen fin’
Ripozas ridete ĉiam je vi
Griza urbo ĉe la maro.

Am grauen Strand, am grauen Meer
Und seitab liegt die Stadt;
Der Nebel drückt die Dächer schwer,
Und durch die Stille braust das Meer
Eintönig um die Stadt.

Es rauscht kein Wald, es schlägt im Mai
Kein Vogel ohn’ Uunterlass;
Die Wandergans mit hartem Schrei
Nur fliegt in Herbstesnacht vorbei,
Am strande wehht das Gras.

Doch hängt mein ganzes Herz an dir,
Du graue Stadt am Meer;
Der Jugend Zauber für und für
Ruht lächelnd doch auf dir, auf dir,
Du graue Stadt am Meer.
El la germana tradukis Luis Pelayo Theodor Storm (1817-1888)
© Ekde 2002
Web Analytics