Tradukitaj Poemoj
REVENO REGRESSO

Olda Panjo, Vi venu aŭkulti kun mi
La frapon de la pluvo ĉe ties pord’
Estas frapo de l’ amik’
Vibranta interne de mia kor’

La pluv’ amika., Olda Panjo, la pluvo
Tiel longe ne batanta tiele
Mi aŭdis diri ke La Oldurbo,
-L’insulo tute-
En malmultaj tagoj fariĝis ĝardeno…
Oni diras ke la kampojn kovris verdo,
Plej bela koloro, jen, kolor’ de l’ espero
Ol la tero, jen, ekzakte estas Kapverdo,
La ŝtormo iĝanta belan veteron…

Venu kun mi, Olda Panjo, Vi venu,
Vivigu fortjn kaj atingu la pordon.
Pluvo amika jam falis, ĝi tenu
Kaj batas interne en mia koro.


Mamâe Velha, venha ouvir comigo
O bater da chuva lá no seu portaô.
É um bater de amigo
Que vibra dentro do meu coraçâo.

A chuva amiga, Mamâe Velha, a chuva
Que há tanto tempo nâo batia asim...
Ouvi diczer que a Cidade-Velha,
-a ilha toda-
En poucos dias já virou jardim...
Dizem que o campo se cobriu de verde,
Da cor mais bela, porque é a cor da esperança.
Que a terra, agora, é mesmo Cabo Verde,.
-e a tempestade que virou bonança...

Venha comigo, Mamâe Velha, venha,
Recobre a força e chégue-se ao portâo.
A chuva amiga já falou, mantenha
E bate dentro do meu coraçâo.

portugalaLuis Pelayo Amilcar Cabral (Bafatá Guiné-Bissau 1924 – Conakry, Guineo 1973)
© Ekde 2002
Web Analytics