Sur la hejmenira vojo Suger renkontas sian edzinon kaj estas informita pri la nereveno de la filinoj kaj la ŝafoj. Supozante, ke eble la filinoj kun la ŝafoj estas forblovitaj de la neĝŝtormo, Suger sendas sian edzinon raporti al la partifilia sekretario pri tio kaj mem denove returniĝas rajdante al la stepo por ilin serĉi.