Kiam ili atingas la ŝafojn, jam estas profunda nokto. Des pli furiozas Ia neĝŝtormo, kaj ili tute perdas la vojon. Subite ili rimarkas flagrantan lamp-lumon en malproksimo. Ege ĝojiĝas la fratinetoj. Ili rapide pelas la ŝafaron en la direkto de la lamp-lumo.