Tutan tagnokton la fratinetoj jam nenion manĝis kaj trinkis, suferante kaj de frosto kaj de malsato. Kiel bone estus, se ili povus iri en ies domon por sin varmigi! Sed tutkore gardante la ŝafojn, ili preferas postkuri la ŝafojn ol direkti sin al la lamp-lumo.