Proksimiĝas tagmezo, sed ili tute forgesas malsaton. Hiaŭgjun di-ras: "Dikuleto, mia avĉjo iam diris, ke aglo ŝatas resti ĉe iu sama loko. . ."Post momenta pensado, Dikuleto diras: "Antaŭ du semajnoj mi iris al Kingfengjan kolekti herbojn por porkoj. Mi vidis iun vulturon kaŭranta sur iu arbego ĉe rokpinto. Eble ĝi ĝuste estas tiu ĉi vulturo."