Dirante pri la anasaro, oni rememoras la pasintecon: en tiu alta montregiono de mjaŭ-nacieco, eĉ akvo por trinki estis malfacile trov-ebla. Kiu kuraĝis tiam pensi pri bredado de anasoj? En la lastaj jaroj, agrikulturo multe disvolviĝas, kaj tie estas konstruitaj montlagetoj, ak-vokonservejo kaj elektrejo. La produkta brigado de la popola komunu-mo disvolvas bredadon de anasoj, kaj avo de Hiaŭgjun estis elektita kiel bredisto de anasoj.
|