Tradukitaj Poemoj
AL IU NAZO A UNA NARIZ

Estis viro al nazo algluita;
estis jen granda fakta supernazo,
estis nazo leĝklerul’ kaj kazako;
estis iu spadofiŝ’ barboriĉa.
Estis suna horloĝo deviita;
estis distililo pensoinklina;
estis elefanto ĉielenmira;
estis Ovid’ Nazon’ nazekipita.
Estis kiel prupinto de galero;
estis kvazaŭ piramid’ de l’Egipto;
estis la dekdu triboj de nazegoj.
Estis nazaro ĝis la infinito,
multaj nazoj, tiel nazkruelego
ke ĉe ‘l visaĝ’ d’ Anas’ estus delikto.


Érase un hombre a una nariz pegado;
érase una nariz superlativa;
érase una nariz sayón y escriba;
érase un pez espada muy barbado.
Érase un reloj de sol mal encarado;
érase una alquitara pensativa;
érase un elefante boca arriba;
era Ovidio Nasón mas naridado.
Érase el espolón de una galera;
érase una pirámide de Egipto;
las doce tribus de narices era.
Érase un naricísimo infinito,
muchísima nariz, nariz tan fiera
que en la cara de Anás fuera delito.

El la hispana tradukis Luis Pelayo Fernández (Kritiko al poeto Góngara) Francisco de Quevedo y Villegas (1580-1645) Crítica al poeta Góngora.
© Ekde 2002
Web Analytics