estu bonvena
al cxi-tiu pagxo: esperanto bezonas vian kunlaboron!
Cxi
tiun pagxon prezentas al vi la eblecon partopreni, per viaj
originalaj aux tradukitaj poemoj en esperanto, en la tutmonta
movado esperanta.
Ni intencas ke cxiu komprenu ke esperanto estas la lingvo
neuxtrala por cxiuj popoloj de la tero, lingvo kreata de Doktoro
Zamenhof, okulkuracisto
en Varsovio en la tempo de la imperio de la rusaj zaroj por
la servo de la tuta homaro. Ni pensas ke la planedo tero ne
estas tiel granda
por esti tiel dividita kiel gxi estas. Kaj, pro tio ke la
tuta homaro apartenas al la homara raso, evidentas ke gxi rajtas
interkomprenigxi per neuxtrala ilo. Filozofion kiun kontrauxstaru tiun
principon
ni
tute ne akceptas. Estas bone sciata ke per lingvo fremlanda
oni detruas internan kulturon de popolo kaj katenas gxin. Neniu
lingvo
nacia nek
povas nek devas esti lingvo de alia popolo. Cxiu popolo konu
perfekte sian lingvon kaj la lingvon de la tuta homaro. Tiele
la rilatoj internaciaj
flue disvolvos sen iu ajn trudon. Ni ekkomencu hodiaux por
haltigi la detruon!
Do, partoprenu per viaj
originalaj esperantaj poemoj kaj tradukajxoj de via nacia
lingvo kaj sendu ilin al ni por ke ili aperu en cxi-tiu
pago. Tion farante vi partoprenas en la kunligado kaj frateco
de la popoloj. Ne permesu per senkiala forgeso ke la barbaroj
kiuj detruas niajn kulturojn popolajn gajnu ecx unu batalon.
Dankon,
ni atendas kaj esperas vian partoprenon.
|
|