Tradukitaj Poemoj
AL IU NAZO A UNA NARIZ

Estis viro al nazo algluita;
estis jen granda fakta supernazo,
estis nazo legxklerul’ kaj kazako;
estis iu spadofisx’ barboricxa.
Estis suna horlogxo deviita;
estis distililo pensoinklina;
estis elefanto cxielenmira;
estis Ovid’ Nazon’ nazekipita.
Estis kiel prupinto de galero;
estis kvazaux piramid’ de l’Egipto;
estis la dekdu triboj de nazegoj.
Estis nazaro gxis la infinito,
multaj nazoj, tiel nazkruelego
ke cxe ‘l visagx’ d’ Anas’ estus delikto.


Érase un hombre a una nariz pegado;
érase una nariz superlativa;
érase una nariz sayón y escriba;
érase un pez espada muy barbado.
Érase un reloj de sol mal encarado;
érase una alquitara pensativa;
érase un elefante boca arriba;
era Ovidio Nasón mas naridado.
Érase el espolón de una galera;
érase una pirámide de Egipto;
las doce tribus de narices era.
Érase un naricísimo infinito,
muchísima nariz, nariz tan fiera
que en la cara de Anás fuera delito.

El la hispana tradukis Luis Pelayo Fernández (Kritiko al poeto Góngara) Francisco de Quevedo y Villegas (1580-1645) Crítica al poeta Góngora.
© Ekde 2002
Web Analytics