Tradukitaj Poemoj
LA PANO DE L’AVIN’ EL PAN DE LA ABUELA

Gusto nostalgia
kiu venadis el mano
tristoplena pro la adiauxoj,
de manoj kiuj strangis
la manojn de tiu lerniginta
fermenti la paston,
disjxeti la blankan farunon
kaj beni la tritikon,
kampojn, pluvon kaj sunon.
Tio estas la pano de l’avin’,
tia pasto bobelema,
plena da aromoj varmetaj
de la granda domo,
kiu disigxas inter la dentoj
kvazaux sxauxmo de l’ maro
cxe l’ora sablo.
Tiu pano, estas la familio,
estas la lando, l’origino,
cxiuj amligoj kiujn sxi knedis,
sed foririntaj kun la paso de l’tempo.
La memoro pri sxi, estas renkontigxo
kun la forgesita kareso transe de l’ maroj,
estas, finfine, la sama mano de l’avin
kiu trairante la tempon
venas nin konsoli.


Sabor añorado
que venia de una mano
entristecida por adioses,
de manos que extrañaban
las manos que enseñaron
a leudar la masa,
a esparcir la blanca harina
y a bendecir el trigo,
la tierra, la lluvia y el sol.
Ése es el pan de la abuela,
esa masa burbujeante,
llena de aromas tibios
de la casa grande,
que se desgrana entre los dientes
como espuma de mar
en la arena dorada.
Ese pan, es la familia,
es la tierra, el origen,
todos los lazos de amor que leudó
y se perdieron en el tiempo.
Su recuerdo, es el encuentro
con la caricia olvidada detrás de los mares,
es, al fin,la mano misma de la abuela
que a través del tiempo
viene a consolarnos.

El la hispana tradukis Luis Pelayo Carmen Iris de León (Argentinio)
© Ekde 2002
Web Analytics