Tradukitaj Poemoj
RESALADA RESALADA

“Resalada” nomis li,
l’avo,sian kaprinon,
la kapristo kondukis ĝin
frumatene kun kapraro,
kaj inter la rokar’
de la Zamora terlando
adkapreolis kaj la tagon
ĝi kunĝuis kun frataro.
paŝtis la kaprin’ inter la herboj
kiuj avare kreskas en krutaĵ’ impona,
kaj trinkis el la fontanoj
kiujn Mater Naturo
disdonas.
¡Oh, kiom fiera l’avo
pri l’ kaprin’ sin sentis,
kiu donis blankan lakton
kaj n’akompane hejmen venis,
serĉe varmetan staltrogon
kaj tiun karesan manon,
kiun dolĉan ŝarĝon
premliberis!


Resalada llamaba,
el abuelo, a su cabra;
el cabrero la llevaba
temprano con su manada
y allá, entre las peñas
de la tierra zamorana,
retozaba y compartía
el día con sus hermanas.
Pacía la cabra entre las hierbas
que duramente muestra la agreste montaña,
y bebía de las fuentes
que la naturaleza
regala.
¡Como quería el abuelo
a aquella cabra,
que daba su blanca leche
y volvía sola a su casa,
buscando el tibio pesebre
y la mano cariñosa,
que la alivie
de su pesada carga!

El la hispana tradukis Luis Pelayo Fernández Carmen Iris de León, (Argentinio)
© Ekde 2002
Web Analytics