Tradukitaj
Poemoj
KANTO
(Kanto pri la izoleco de Bolivio sen maro) |
Mia patri’ havas montarojn,
Sed ne maron.
Ondojn tritikajn, tritikkampojn,
Sed ne maron.
Ŝaŭmon bluan, verdajn pinarojn,
Sed ne maron.
Fanditajn ĉielojn d’emajlo,
Sed ne maron.
Kaj la ĥoron de l’ raŭka vento,
Sed ne maron.
|
El la hispana tradukis Luis Pelayo |
|
CANTAR
(Canto al aislamiento de Bolivia sin mar) |
Mi patria tiene montañas,
No mar.
Olas de trigo y trigales,
No mar.
Espuma azul, los pinares,
No mar.
Cielos de esmalte fundidos,
No mar.
Y el coro ronco del viento
No mar.
|
(Propiedad intelectual de Bolivia Web)
Aŭtoro: Oscar Cerruto, La Paz, (Bolivia), (1912-1981) |
|
|
|