estu bonvena
al ĉi-tiu paĝo: esperanto bezonas vian kunlaboron!
Ĉi
tiun paĝon prezentas al vi la eblecon partopreni, per viaj
originalaj aŭ tradukitaj poemoj en esperanto, en la tutmonta
movado esperanta.
Ni intencas ke ĉiu komprenu ke esperanto estas la lingvo
neŭtrala por ĉiuj popoloj de la tero, lingvo kreata de Doktoro
Zamenhof, okulkuracisto
en Varsovio en la tempo de la imperio de la rusaj zaroj por
la servo de la tuta homaro. Ni pensas ke la planedo tero ne
estas tiel granda
por esti tiel dividita kiel ĝi estas. Kaj, pro tio ke la
tuta homaro apartenas al la homara raso, evidentas ke ĝi rajtas
interkompreniĝi per neŭtrala ilo. Filozofion kiun kontraŭstaru tiun
principon
ni
tute ne akceptas. Estas bone sciata ke per lingvo fremlanda
oni detruas internan kulturon de popolo kaj katenas ĝin. Neniu
lingvo
nacia nek
povas nek devas esti lingvo de alia popolo. Ĉiu popolo konu
perfekte sian lingvon kaj la lingvon de la tuta homaro. Tiele
la rilatoj internaciaj
flue disvolvos sen iu ajn trudon. Ni ekkomencu hodiaŭ por
haltigi la detruon!
Do, partoprenu per viaj
originalaj esperantaj poemoj kaj tradukaĵoj de via nacia
lingvo kaj sendu ilin al ni por ke ili aperu en ĉi-tiu
pago. Tion farante vi partoprenas en la kunligado kaj frateco
de la popoloj. Ne permesu per senkiala forgeso ke la barbaroj
kiuj detruas niajn kulturojn popolajn gajnu eĉ unu batalon.
Dankon,
ni atendas kaj esperas vian partoprenon.
|
|