La Espero
     Ni enmetas kiel unua poemo de la serio la ESPERO de nia majstro Ludoviko Lazaro Zamenhof:

 
LA ESPERO

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko,
Per flugiloj de facila vento
Nun de l´ loko flugu gi al loko.

Ne al glavo sangon sojfanta
Gi la homan tiras familion,
Al la mond´eterne militante
Gi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l´espero
kolektigas pacaj batalantoj
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter. La popoloj dividitaj,
Sed disaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neutrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne lacigos ,
Gis la bela songo de l´ homaro
Por eterna ben´efektivigu!

(Ludoviko Lazaro Zamenhof)

© Ekde 2002