Web Analytics
Originala Poemoj
HOMARANE AGI

Jen en la olda tero de l' planedo,
La afero denove ripetiĝas,
Kvereloj intergentaj jam estiĝas
Kun forto eksplodanta de rakedo.

Diverĝojn ne diskutas per bukedo
Kiu nescie blinde kvereliĝas.
Tiu kun gento sia sin putriĝas
Kiel en kotĝarden' tre bela arbedo.

Jen la petrolriĉaj arabaj landoj
Nutrantaj per milito genton sian,
Malsatas de l' esper' kaj de la pano.

Ne urĝas seki maron disde strando
Al tiu defendanta rajton dian
Kiel rajton defendas homarano.

Aŭtoro: Estulano

© Ekde 2002
Web Analytics