Web Analytics
Originala Poemoj
INFANVARTEJO

Infanvartejon ĉeesti
Mi ne volas, kara patro,
Ĉar troviĝas tie aro
Da knabetoj kaj virin'.

Ili kriadas senpaŭze
Kiel aĉaj virinetoj
Kaj sur mian kajereton
Neniom eblas al ami.

Kaj krom tia malfeliĉo
Mi sentas min en soleco,
Ĉar la virina beleco
Ne rigardas nur al mi.

Pri ĉio ŝi stare atentas,
Ĉienflanken rigardante
Kaj la kreton mantenante
Ŝi preteratentas min.

Mi volus esti la sola,
Kiu estus ĉe la lernejo
Kaj tiel infanvartejo
Estus vartejo por mi.

Pro tio plej kara patro,
Pro tio , kara patrino,
Al la vartej' de l' virino
Ĉeesti ne ŝatas mi.

Aŭtoro: Estulano

© Ekde 2002
Web Analytics