Web Analytics
Originala Poemoj
ORA ET LABORA

Hodiaux mi viszitis mian vilagxon;
kaj la bovinoj estis sur pasxtejo,
la pasxtisto cxeestis la pregxejon
auxkultante de l’ pastrro la mesagxon.

Samtempe la bovinoj la hordeon
de l’ najbaraj terkampoj jam formangxis
dum la pasxtisto pendas de l’ angxeloj,
kaj pastro parolon bone arangxis.

“Sciu vi, gefratoj, ke Kristo diris
ke ni bone martelu dum ni pregxas
kvankam ecx kelkaj pro tio jam miris.

Ne lasu la bovinojn iri solaj
sed restu apud ili cxiam strecxa
kaj pregxu laborante senkonsolaj"

Auxtoro: Luis Pelayo

© Ekde 2002
Web Analytics