Originala Poemoj
HOMARANE AGI

Jen en la olda tero de l' planedo,
La afero denove ripetigxas,
Kvereloj intergentaj jam estigxas
Kun forto eksplodanta de rakedo.

Divergxojn ne diskutas per bukedo
Kiu nescie blinde kvereligxas.
Tiu kun gento sia sin putrigxas
Kiel en kotgxarden' tre bela arbedo.

Jen la petrolricxaj arabaj landoj
Nutrantaj per milito genton sian,
Malsatas de l' esper' kaj de la pano.

Ne urgxas seki maron disde strando
Al tiu defendanta rajton dian
Kiel rajton defendas homarano.

Auxtoro: Estulano

© Ekde 2002