Web Analytics
Originala Poemoj
KIEN NI IRAS?

Kien iras la homaro
sen respekti l’aliulon?
Cxu la mon’ estas Diulo
aux regas nin Demonaro?

Estis milionoj da homoj
sen la pano bezontaga,
hodiauxe la ricxoj agas
por grandigi tiun nombron.

Bezonas komsumsocio
malsatigi la homaron
por ke gxuu la bankaro
gajnon tra la Terglobio.

Estas Akso de l’ Malbono
la landoj tro rebelemaj,
sin ne sentante donemaj
al aliul’ la petrolon.

Jam invadis Afganion,
kaj gxin sekvis Iraklando,
kaj l’Iranan patrolandon
jam minacas Sama-Dio.

Kaj tremas Argentinio
minace de Di-Euxropa,
cxar Malvinojn gî provokas
sam kun argxenta Artarktio.

Tri milionoj d’ akvotero
kiu nagxas sur petrolmaro,
jen la Europa Sanktularo
de la liberecinfero.

Pacon! kridas la popoloj:
Neniam la paco venos
dum pra’arbare ni sintenos
anstataux homarklopodojn

Auxtoro: Estulano (2008)

© Ekde 2002
Web Analytics